2024:Vikimanio
⧫ Kunlaboro de la malfermitaj ⧫
Ĉiujare centoj de Vikimedianoj renkontiĝas por festi liberan scion dum ĉiujara tutmonda konferenco Vikimanio. La 19-a fojo de Vikimanio okazis en Katovico, Pollando ekde la 7-a ĝis la 10-a de Aŭgusto en partnereco inter Vikimedianoj el la regiono de Meza kaj Orienta Eŭropo kaj Vikimedia Fondaĵo. Ĝi gastigis liber-sciajn gvidantojn el la tuta mondo por ke ili pridiskutu aferojn, raportu pri novaj projektoj kaj aliroj, kreu kontaktojn kaj interŝanĝu ideojn.
Programo
Registriĝo
Eventejo
Pri Vikimanio
Vikimanio estas ĉiujara konferenco festanta ĉiujn projektojn pri libera scio gastigataj de Fondaĵo Vikimedio – Wikimedia Commons, MediaWiki, Meta-Wiki, Wikibooks, Wikidata, Wikifunctions, Wikinews, Wikipedia, Wikiquote, Wikisource, Wikispecies, Wikiversity, Wikivoyage kaj Wiktionary – kun tagoj da konferencoj, diskutoj, kunvenoj, trejnadoj kaj metiejoj. Centoj da volontuloj kaj gvidantoj de libera scio el la tuta mondo renkontiĝos por diskuti aferojn, raporti pri novaj projektoj kaj aliroj kaj interŝanĝi ideojn.
Partneroj de la okazaĵo
-
Wikimedia Polska
-
Wikimedia Europe
-
European City of Science Katowice
-
Centrum Cyfrowe
-
Fundacja Web-Korki
-
Krajowy Ośrodek Wsparcia Rolnictwa
-
Narodowa Orkiestra Symfoniczna Polskiego Radia
-
Silesia Music Center
Wikimania throughout the years
Frankfurt 2005 ● Boston 2006 ● Taipei 2007 ● Alexandria 2008 ● Buenos Aires 2009 ● Gdańsk 2010 ● Haifa 2011 ● Washington, D.C. 2012 ● Hong Kong 2013 ● London 2014 ● Mexico City 2015 ● Esino Lario 2016 ● Montréal 2017 ● Cape Town 2018 ● Stockholm 2019 ● online 2021 ● online 2022 ● Singapore 2023 ● Katowice 2024 ● Nairobi 2025 (+/-)